elsendo de la 11a de January 2021
Intervjuo :dua parto de la prelego de Albert Garido pri la filipina lingvo , prelego el la monata prelegserio organizita de AEA.
Kanto: el la kompaktdisko ĴomArtaĵoj – La ruĝa albumo de Ĵomart kaj Nataŝa “Kiam mi restas sola”.
Legado: Matt: el la rubriko La blaga blogo de Viktoro Sole , Kontakto no. 300, “ Blogo de debatanto”.
Franciska: el Komunikoj de la brazila eldonejo Lorenz en la rubriko Kuriozaĵoj el la leteroj de Zamenhof , letero al S-ro D-Y la 11an de aprilo 1892.
Kanto: el la kompaktdisko Eksenlime de La Perdita Generacio “Societo de vivantaj poetoj”.
Legado: Matt: rakonto, kiu aperis en la rubriko Facilaj Rakontoj en Turka Stelo no. 61 “ Palisaro”.
Franciska: 1)el la revuo Juna Amiko n° 165 “Domeno – ĉu ludo aŭ matematiko?” de Renée Triolle
2) el Esperanto Sub la Suda Kruco de decembro 2020 “ Mia pasio: katedraloj” de David Ryan
Kanto: el la kompaktdisko Blua horizonto de Kjara “Amas mi aminde vin”.
Podcast: Play in new window