3ZZZ Esperanto Radio
Bibliografioj

Karlo Egger

Aŭstrujo estas mia naskiĝlando. Tie mi naskiĝis en 1934.
Mia metio estas brikmasonisto. Mi lernis tiun metion antaŭ ol enmigri en Aŭstralion ;
En 1956 mi decidis ŝipe veturi al Aŭstralio.Ses semajnojn post mia alveno la laboroficisto trovis laboron por mi . De tiam mi laboris kiel brikmasonisto ĝis mia emeritiĝo en 1997.
Antaŭ dek unu jaroj mi aŭdis pri Esperanto kaj decidis ĝin lerni. De du jaroj mi kunlaboras en la radioelsendo en Esperanto. Por mi estas ĝoja afero.

Lászlớ Farkaś (Les)


Mi naskiĝis en Hungarujo la 6an de majo 1942. Mi alvenis en Aŭstralion en 1969. Unue mi laboris en fabrikoj . En 1977 mi laboris en malsanulejo kiel helpflegisto . Poste mi sukcese studis por fariĝi flegisto kaj zorgis pri fizike aŭ intelekte handikapitaj homoj.
Mi unue kunlaboris en la radio 3ZZZ kadre de la hungara programo.
Mi esperantiĝis en 1999 .La tiama kunvokanto de la Esperanto -programo, Svetislav Kanacki invitis min eniri la teamon . Sed nur ekde mia emeritiĝo en 2005 mi ĝuas pli da libertempo kaj dediĉas pli de mia tempo por la radio. Malgraŭ grava operacio en 2006, mi sufiĉe bone fartas kaj povas ĝui kunlabori.

Svetislav Kanacki


Mi naskiĝis la 26an de februaro 1926 en tiama Jugoslavio.
Mia unua kontakto kun Esperanto okazis en 1955 en Coper ( Capod’Istrio), sed pro mia profesio, tajloro, mi ne povis dediĉi sufiĉe da tempo al vera posedo de la lingvo.
Dum mia restado en francujo, mi fariĝis SATano.
Poste en Aŭstralio en 1972 mi komencis regule viziti la Melburno Esperanto Societo-n. Dum la Pacifika Kongreso en 1976 mi unuan fojon renkontis eksterlandajn esperantistojn kaj konstatis ke mi povisjam flue komuniki en Esperanto.
Kiam mi hazarde aŭdis pri kreiĝo de nova etna radio 3ZZ en Melburno, mi telefonis pro provi enkonduki programon en Esperanto.La programo iom post iom evoluis ĝis la nuna prezento de la elsendo.

Franciska Toubale


La franca estas mia gepatra lingvo ĉar mi naskiĝis la 14an de februaro 1943 en Bretonujo ( Francujo)
Mia vivo sekvis kutiman ŝablonon : mi studis, edziniĝis, naskis kvar infanojn kaj finance subtenis la familion, laborante en diversaj landoj kiel instruisto de fremdaj lingvoj, aparte de la franca kaj de la angla.
Mi ne imagis kiam mi lernis Esperanton en 1989 ke tiu lingvo kondukos min al Aŭstralio. Sed tie mi estas ekde 1996.
Alvenante, mi audis ke mankis kunlaborantoj en la Esperanto radioprogramo. Estis por mi ŝanco lerni ion novan , do mi entuziasme aliĝis al la teamo. Dank’al tiu laboro mi renkontas homojn de diversaj devenoj ene de la radio kaj mi pligrandigas mian Esperanto- rondon.

Jennifer Bishop

Honora esplorhelpantino cxe Fakultato de Edukado, Universitato Monash. Instruistino de Esperanto dum la propdeutika Projekto EKPAROLI 1993-96. Naskita en esperantistan familion en Anglio, BA Hons.Germana Lingvo, Certifikato pri Instruado, Universitato Southampton, 1962. International Education Assistant, Cambridgeshire County Council, 1973-1992. Komencis serioze lerni Esperanton en 1987.

Alan Bishop


Naskita 1937 en Anglio, estas Emerita Profesoro pri Edukado ĉe Universitato Monaŝ, kaj esperantiĝis dum Aŭstralia Somerkursaro 1993 en Adelajdo. Li prelegis pri sia preferata fako multkultura matematiko ĉe Universalaj Kongresoj kie li ankaŭ ofte dirigas la Internacian Esperanto Ĥoron. Li komencis legi ĉe la elsendo de 3ZZZ en 2002, kaj estis trejnita kiel produktanto kaj panelisto en 2006. Prezidanto de Muzika Esperanto-Ligo, li plej interesiĝas pri muziko en Esperantujo.

 

Back to Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto