3ZZZ Esperanto Radio Bibliografioj
|
Karlo Egger
Aŭstrujo estas mia naskiĝlando. Tie mi naskiĝis en 1934.
Mia metio estas brikmasonisto. Mi lernis tiun metion antaŭ ol enmigri en Aŭstralion ;
En 1956 mi decidis ŝipe veturi al Aŭstralio.Ses semajnojn post mia
alveno la laboroficisto trovis laboron por mi . De tiam mi laboris kiel
brikmasonisto ĝis mia emeritiĝo en 1997.
Antaŭ dek unu jaroj mi aŭdis pri Esperanto kaj decidis ĝin lerni. De du
jaroj mi kunlaboras en la radioelsendo en Esperanto. Por mi estas ĝoja
afero.
|
Lászlớ Farkaś (Les)
Mi
naskiĝis en Hungarujo la 6an de majo 1942. Mi alvenis en Aŭstralion en
1969. Unue mi laboris en fabrikoj . En 1977 mi laboris en malsanulejo
kiel helpflegisto . Poste mi sukcese studis por fariĝi flegisto kaj
zorgis pri fizike aŭ intelekte handikapitaj homoj.
Mi unue kunlaboris en la radio 3ZZZ kadre de la hungara programo.
Mi esperantiĝis en 1999 .La tiama kunvokanto de la Esperanto -programo,
Svetislav Kanacki invitis min eniri la teamon . Sed nur ekde mia
emeritiĝo en 2005 mi ĝuas pli da libertempo kaj dediĉas pli de mia
tempo por la radio. Malgraŭ grava operacio en 2006, mi sufiĉe bone
fartas kaj povas ĝui kunlabori.
|
Svetislav Kanacki
Mi naskiĝis la 26an de februaro 1926 en tiama Jugoslavio.
Mia unua kontakto kun Esperanto okazis en 1955 en Coper (
Capod’Istrio), sed pro mia profesio, tajloro, mi ne povis dediĉi sufiĉe
da tempo al vera posedo de la lingvo.
Dum mia restado en francujo, mi fariĝis SATano.
Poste en Aŭstralio en 1972 mi komencis regule viziti la Melburno
Esperanto Societo-n. Dum la Pacifika Kongreso en 1976 mi unuan fojon
renkontis eksterlandajn esperantistojn kaj konstatis ke mi povisjam
flue komuniki en Esperanto.
Kiam mi hazarde aŭdis pri kreiĝo de nova etna radio 3ZZ en Melburno, mi
telefonis pro provi enkonduki programon en Esperanto.La programo iom
post iom evoluis ĝis la nuna prezento de la elsendo.
|
Franciska Toubale
La franca estas mia gepatra lingvo ĉar mi naskiĝis la 14an de februaro 1943 en Bretonujo ( Francujo)
Mia vivo sekvis kutiman ŝablonon : mi studis, edziniĝis, naskis
kvar infanojn kaj finance subtenis la familion, laborante en diversaj
landoj kiel instruisto de fremdaj lingvoj, aparte de la franca kaj de
la angla.
Mi ne imagis kiam mi lernis Esperanton en 1989 ke tiu lingvo kondukos min al Aŭstralio. Sed tie mi estas ekde 1996.
Alvenante, mi audis ke mankis kunlaborantoj en la Esperanto
radioprogramo. Estis por mi ŝanco lerni ion novan , do mi entuziasme
aliĝis al la teamo. Dank’al tiu laboro mi renkontas homojn de diversaj
devenoj ene de la radio kaj mi pligrandigas mian Esperanto- rondon.
|
Jennifer Bishop
Honora
esplorhelpantino cxe Fakultato de Edukado, Universitato Monash.
Instruistino de Esperanto dum la propdeutika Projekto EKPAROLI 1993-96.
Naskita en esperantistan familion en Anglio, BA Hons.Germana Lingvo,
Certifikato pri Instruado, Universitato Southampton, 1962.
International Education Assistant, Cambridgeshire County Council,
1973-1992. Komencis serioze lerni Esperanton en 1987.
|
Alan Bishop
Naskita
1937 en Anglio, estas Emerita Profesoro pri Edukado ĉe Universitato
Monaŝ, kaj esperantiĝis dum Aŭstralia Somerkursaro 1993 en Adelajdo. Li
prelegis pri sia preferata fako multkultura matematiko ĉe Universalaj
Kongresoj kie li ankaŭ ofte dirigas la Internacian Esperanto Ĥoron. Li
komencis legi ĉe la elsendo de 3ZZZ en 2002, kaj estis trejnita kiel
produktanto kaj panelisto en 2006. Prezidanto de Muzika Esperanto-Ligo,
li plej interesiĝas pri muziko en Esperantujo.
|
Back to Arkivo de 3ZZZ Radio en Esperanto |